Aktualajhoj Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Gratulon al Laŭlum pro eldoniĝo de “Pilgrimo al la Okcidento

La 16-an de julio eldoniĝis en Ĉinio la Esperanta versio de la klasika ĉina romano “Pilgrimo al la Okcidento” , omaĝe al la 130-a datreveno de la naskiĝo de d-ro L. L. Zamenhof kaj la 94-a UK en Bjalistoko. La romanon esperantigis 86-jara Laŭlum (Li Shijun), eksa vicĝenerala redaktoro de El Popola Ĉinio. Li esperantigis ankaŭ aliajn du klasikajn ĉinajn romanojn -- “Ĉe Akvorando” kaj“Romano pri Tri Regnoj”.

En la 20-a de julio vizitis Laŭlum Guo Xiaoyong, vicprezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL) kaj konstanta vicdirektoro de la Ĉina Internacia Eldona Grupo (ĈIEG), Li Hongjie, konstanta vicprezidanto de ĈEL kaj direktoro de la redakcio de El Popola Ĉinio, kaj Yu Tao, vicprezidanto kaj ĝenerala sekretario de ĈEL.

Ili prezentis florkorbon al Laŭlum por gratuli. Guo Xiaoyong diris: "Tradukado de ĉinaj klasikaĵoj estas ege malfacila, sed Laŭlum jam esperantigis tri el la kvar famaj klasikaĵoj de Ĉinio kaj faris per tio gravan kontribuon por la ĉina Esperanto-movado. Li donis al junuloj bonan ekzemplon de diligenteco. Al la eldoniĝo de la libro kontribuis ankaŭ aliaj veteranaj esperantistoj." Li foj-refoje atentigis Laŭlum zorgi pri sia sano. Krome Guo transdiris gratulon de Chen Haosu, prezidanto de la Ĉina Popola Asocio por Amikeco kun Fremdaj Landoj kaj tiu de ĈEL.