Aktualajhoj Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Kopenhago sekva kongresurbo post Havano

La Universala Kongreso de Esperanto en la jaro 2011 okazos en la ĉefurbo de Danio, Kopenhago. Tiun decidon de la estraro de UEA anoncis ĝenerala sekretario Barbara Pietrzak sabate matene en la solena fermo de la Universala Kongreso en Bjalistoko. En la solena fermo estis ankaŭ legita la oficiala respondo de la brazila registaro al la letero de prezidanto Probal Dasgupta, sendita al mondaj gvidantoj.
Dum la solena fermo ĉeestis la urbestro de Bjalistoko, Tadeusz Truskolaski, kaj li estis vokita al la podio por ankoraŭfoje ricevi dankojn pro la granda helpo de la urbestraro al la aranĝado de la kongreso. Tute apare la estraro de UEA dankis lin pro la starigo de la nova, impona Zamenhof-centro.

Poste la ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, aliris la mikrofonon por laŭtlegi kelkajn salutmesaĝojn. La unua kaj plej impona el tiuj estis letero ricevita de la brazilaj oficialaj instancoj.

Antaŭ kelkaj semajnoj, en letero sendita al la gvidantoj de Barato, Brazilo, Ĉinio kaj Rusio, la prezidanto de Universala Esperanto-Asocio proponis, ke la kvar "promesaj landoj por la estonteco" laboru por ĉesigi ne nur valutajn, sed ankaŭ lingvajn privilegiojn. La internacia uzo de la angla laŭ Probal Dasgupta fortigas la poziciojn de kelkaj privilegiitaj landoj.

Ricevinte tiun leteron, la prezidento de Brazilo, Luiz Inácio Lula da Silva, taskigis sian funkciulon respondi en tre pozitiva spirito. La letero unue dankas Probal Dasgupta pro lia okupiĝo pri "egaleco en internaciaj rilatoj, tiel en la ekonomia kiel en la lingva aspektoj".

La funkciulo de la Brazila prezidento poste esprimas sian admiron por la laboro de la esperantistoj en la tuta mondo, kaj la esperon, ke iutage Esperanto povu esti akceptita de la plejparto de la nacioj kiel lingvo por faciligi komunikadon sen lingva malsamrajteco. "Ni vidas eksterdisputa la valoron de la lingvo, disvastigita de via asocio", finiĝas la letero.

En sia raporto pri la kongresaj laboroj Barbara Pietrzak, la ĝenerala sekretario de UEA, rakontis, ke al la kongreso sume aliĝis 1860 personoj el 63 landoj. 93 asocioj mendis tablojn por la movada foiro kiu okazis komence de la kongreso. Entute okazis 293 diversaj programeroj.

La plej atendita novaĵo estis ŝia anonco pri la urbo, kie okazos la Universala Kongreso de Esperanto post la venontjara kongreso en Havano, Kubo. La kandidatoj estis Madrido en Hispanio kaj Kopenhago en Danio, kaj la estraro de UEA faris la finan decidon vendrede matene. La enhavo de la decido estis tenita strikte en sekreto ĝis Barbara Pietrzak anoncis ĝin dum la solena fermo:

- La kongresurbo 2011 estos Kopenhago, post 36-jara paŭzo.

La kongresanoj bonvenigis la decidon per aplaŭdoj.

(el Liberafolio)