Aktualajhoj Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Parolado de Chen Haosu* en Ĉina Tago de la 94-a UK

Karaj samideanoj,

Mi donacas la poemaron “La Espera Vojo” en du lingvoj -- la ĉina kaj Esperanto -- al la 94-a Universala Kongreso kaj al vi, ĉeestantoj de tiu ĉi kunveno!

Kun la espero realigi interkomunikiĝon kaj konservi konstantan amikecon de la homaro, dr. Zamenhof kreis Esperanton. Kompare kun la epoko de Zamenhof nia socio multe antaŭenpaŝas, tamen la celo, ke la tuta homaro unuiĝu, ankoraŭ ne estas realigita. Tial ni -- esperantistoj de la nova jarcento ankoraŭ devas interkomunikiĝi kaj amikiĝi por efektivigi la idealon de progreso de la homaro.

Granda ĉina antikva pensulo diris, ke fratiĝu ĉiuj homoj sur la terglobo. Akceptu saluton de ni -- ĉinaj esperantistoj. Ni klopodu marŝi al la estonta paca mondo kaj realigi kunan disvolviĝon.

Dankon!

*Chen Haosu estas prezidanto de Ĉina Popola Asocio por Amikeco kun Fremdaj Landoj kaj
prezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo