Aktualajhoj Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Publikiga ceremonio de La Espera Vojo

La 12-an de aǔgusto okazis en Pekino la publikiga ceremonio de la poemaro La Espera Vojo verkita de Chen Haosu, prezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo kaj tiu de la Ĉina Popola Asocio por Amikeco kun Fremdaj Landoj. La ceremonion prezidis Li Hongjie, vicprezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo, kaj ĉeestis sume pli ol 50 personoj, kiaj Chai Zemin, unua ĉina ambasadoro en Usono, Niu Dayong, profesoro de la historia fako de la Pekina Universitato, Gao Bo, oficisto pri kulturo kaj edukado de hungara ambasadorejo en Ĉinio, Nasiandrea, oficisto pri kulturo de aǔstra ambasadorejo en Ĉinio, Hu Baomin, estro de la Fremdlingva Eldonejo, Xie Gang, estro de Eldonejo Nova Stelo, Zhao Gang, vicdirektoro de Kolegio pri Eǔropa Lingvo kaj Kulturo sub Fremdlingva Studa Universitato de Pekino, Na Jilin, ĉefredaktoro de dulingva revuo Silka Vojo al Eǔropo.

Chen koncize konigis la verkadon de la poemaro kaj dankis koncernajn personojn kaj institutojn, kiuj kontribuis por publikigo de la libro. Li ankaŭ retrorigardis la disvastigon de ĉina kaj Esperanta literaturoj en la Ĉina Tago dum la 94-a UK kaj montris esperon por disvolvado de la ĉina Esperanto-movado.

La poemaro kun 66 poemoj konsistas el tri partoj: Proksimiĝis al la Verda Stelo, Vojaĝado tra Eŭropo kaj Alpaŝo al la Mondo. Ĝi estas eldonita julie de la Fremdlingva Eldonejo.

Fama esperantisto-poeto kaj handikapulo el Hunan-provinco Mao Zifu elĉinigis la poemaron. Pro longa distanco li ne ĉeestis la ceremonion, kaj sendis gratul-leteron.

La ceremonio estis aranĝita de la Ĉina Popola Asocio por Amikeco kun Fremdaj Landoj, redakcio de El Popola Ĉinio kaj Ĉina Esperanto-Ligo.