Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Granda ŝanĝiĝo de medicina kaj sanitara laboro de Tibeto en la pasintaj 50 jaroj
2009-04-02

de ZHU LIWEN

 

    Lastatempe Gesang Luobu, membro de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco kaj vicestro de la Unua Popola Hospitalo de la Tibeta Aŭtonoma Regiono, diris intervjuate, ke la medicina kaj sanitara laboro de Tibeto atingis grandegan ŝanĝiĝon en la pasintaj 50 jaroj, dank' al penado de diversnaciaj tibetanoj, subteno de la centra registaro kaj helpo de la tuta lando.

 

    Gesang Luobu rememoris, ke antaŭ la tibeta demokratia reformado troviĝis en la regiono nur malmulte da malgrandaj hospitaloj kaj estis tre malfacile por popolamaso akiri kuracadon. Sed nun, la medicina kaj sanitara laboro de Tibeto multe disvolviĝis. La medicina serv-reto jam formiĝis kaj kovris urbojn kaj kamparon. Ankaŭ Tibeto praktikas medicinan asekuron kaj ĝi la unua en la tuta lando efektivigis asekuron pri kuracado de la tuta loĝantaro.

 

    Li diris, ke laŭ la medicina nivelo oni strebas, ke malsanetoj estas kuracata en vilaĝo kaj gravaj malsanoj en la aŭtonoma regiono. Tio estis neimagebla antaŭe. Nun la medicina asekuro en Tibeto estas triforma, t.e. koopera vilaĝa asekuro, urbana asekuro kaj laborista asekuro.

 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng