Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Vizito de usona vicprofesoro al Tibeto
2009-04-13

2-2;6-1, S3-1

Vizito de usona vicprofesoro al Tibeto

En junio, 2008, Tibeton vizitis Michael Walsh, vicprofesoro pri Azio kaj Religioj el Vassar-Kolegio (Vassar College) de Usono. Post la vizito li skribis jenan artikolon kun titolo "Grandiozaj pejzaĝoj":

En la lasta tagdeko de junio 2008, mi kaj aliaj 14 usonanoj kune vizitis Tibeton. Dum tiuj tagoj ni vizitis templojn, Lhasa, ĉefurbon de Tibeto, kaj Xigaze, alian grandan urbon de Tibeto. Mia unua impreso pri Tibeto: Belega ĝi estas! Precipe ĝiajn grandiozajn pejzaĝojn mi neniam forgesos. Ankaŭ la speciala kulturo de Tibeto donis al mi profundan impreson. Mi trovis, ke la tradicioj kaj kulturo en templo estas bone konservataj, tio pruvis, ke la loka registaro multe zorgas pri tio.

Dum mia studado en universitato antaŭ pli ol 20 jaroj, min profunde interesis Ĉinio, precipe ĝia Tibeto. Kvankam mi iam lernis en Ĉinio, tamen nur en 2008 mi realigis mian unuan viziton al Tibeto.

La ŝanĝiĝo de Tibeto estas granda. Tie glatas ŝoseoj, etendiĝas elektra reto al ĉiuj direktoj, kompletas instalaĵoj en hoteloj, kaj la reala situacio estas multe pli bona ol tiu skribita en la libroj.

Dum la vizito mi ŝatis babili kun lokanoj en la ĉina lingvo. Ĉu etkomercistoj, ĉu mastroj de hoteloj, ili ĉiuj estas amikaj al ni kaj ŝatas babili kun ni. Sur la revena vojo al Usono mi trovis, ke mi povas resumi mian viziton al Tibeto per jenaj vortoj: "La vojaĝo estas valora".

 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng