Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Flirtis nacia flago dum Tibeta Novjaro en Garze
2009-04-27

    Flirtigi preĝflagojn estas nacia moro en tibetaj regionoj por festi la tibetan Novjaron. Malsame ol antaŭe, ĉi-jare tibetano Sangcheng en Daocheng-gubernio, Sichuan-provinco, hisis la ĉinan nacian flagon super la tegmento de sia domo anstataŭ preĝflagon. Sangcheng, samaĝa kiel la Ĉina Popola Respubliko, diris: "Prospero de la patrolando portis grandan feliĉon al ni tibetanoj. Mi tre ĝojas, ke mi festas la Novjaron per hisado de la nacia flago."

 

    Sangcheng estas ordinara kamparano. Lia familio ĉiujare enspezas ĉirkaŭ 40000 juanojn per turisma servo, farata de liaj du filoj.

 

    En sia hela tibet-stila domo kun elektraj hejmaj aparatoj Sangcheng rememoris sian mizeran infanecon. Antaǔ la demokratia reformo ĉiuj membroj de lia familio estis servutuloj. Liaj gepatroj ĉiutage laboris por la tribestro, tamen la familio ne povis sin vivteni kaj ne havis fiksan loĝejon nek personan liberecon. "Antaǔ mia 9-jariĝo ni neniam festis la Novjaron, tiam la malriĉuloj povis nur rigardi dancon de sorĉistoj en temploj."

 

    "Novjaro estis festo nur por aristokratoj. Por ni, servutuloj, alveno de Tibeta Novjaro signifis komencon de alia jaro de malfacila servutado," diris Sangcheng. Lia familio komencis celebri la tibetan Novjaron nur post la demokratia reformo. "De tiam la Novjaro apartenas senescepte al ĉiuj tibetanoj."

 

    "En 1958, dank' al la demokratia reformo en Daocheng-gubernio servutuloj emancipiĝis. La ordinaraj tibetanoj ekhavis sian propran teron kaj poefagojn. Krom tio ni ekhavis ankaŭ la personan liberecon," dirs Sangcheng. "Nun ni ne plu maltrankvilas pri manĝado kaj vestado. Ŝajne ni ĉiutage pasigas la Novjaron."

 

    "Pasintjare ni decidis hisi la nacian flagon dum la Novjaro, tamen ni ne sukcesis ĝin aĉeti en vendejo. Ĉi-jare antaŭ la Novjaro mia edzino kaj mi aĉetis ĝin," diris li. "Flirtigi preĝflagojn estas por beni la familion, sed hisi la nacian flagon por beni ĉiujn tibetanojn. Tibetanoj povas vivi feliĉe, nur tiam, kiam nia patrio fariĝas potenca."

 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng