Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Wen Jiabao bonvenigas taiwan-ajn entreprenojn investi por la ĉeftero de Ĉinio
zc

    Inspektante en la urbo Xiamen, ĉina ĉefministro Wen Jiabao diris la 8-an de majo, ke li bonvenigas taiwan-ajn entreprenojn investi por la ĉeftero de Ĉinio.

 

    Lastatempe la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio principe akceptis Opiniojn de la Provinco Fujian pri Rapidigo de Konstruado de la Ekonomia Regiono sur la Okcidenta Bordo de la Taiwan-a Markolo, kaj proponis preni pli efikajn rimedojn por rapidigi konstruadon de la ekonomia regiono kaj akceli bonan kaj rapidan kreskon de la provinca ekonomio. Post sia publikiĝo la politiko vekis fortan eĥon ambaŭflanke de la Taiwan-a Markolo.

 

    Vespere de la 8-a de majo Wen Jiabao prezidis kunsidon de respondeculoj de entreprenoj. Pluraj respondeculoj de taiwan-aj entreprenoj faris parolon en la kunsido. Ili esprimis bonvenon al decido de la ŝtato pri rapidigo de konstruado de la ekonomia regiono sur la okcidenta bordo de la Taiwan-a Markolo kaj montris proponojn. Wen Jiabao diris, ke konstruado de la ekonomia regiono sin apogas sur la reformado, malfermo kaj kreado; li esperas, ke oni kune klopodos por tio kaj faros kontribuojn por evoluo de la provinco Fujian, por disvolviĝo de la ekonomio de la du bordoj kaj por prosperiĝo de la ĉina nacio.

 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
Harmonio Pliaj

 
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng