Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
MOS: kvaranteno estas longdaǔra principo por preventi infektajn malsanojn
2009-05-14

    Keiji Fukuda, adjunkto de la ĝenerala direktoro pri Sano-sekureco kaj Medio-administrado de la Monda Organizo por Sano (MOS), diris en Ĝenevo la 4-an de majo, ke kvaranteno estas longdaǔra kaj difinita principo por preventi infektajn malsanojn.

 

    En la gazetara konferenco okazigita de MOS Keiji Fukuda respondis al meksika raportisto pri kvaranteno en Ĉinio kaj aliaj landoj: "En specialaj cirkonstancoj la institucioj povas fari kvarantenon. Tio estas longdaǔra kaj difinita principo por preventi infektajn malsanojn." Li diris ankaǔ, ke oni ne havas "fiksajn preskribojn" kontraŭ infektaj malsanoj, tial malsamaj landoj povas alpreni malsamajn kontraǔrimedojn.

 

    Li emfazis, ke pro daŭra etendiĝo de la epidemio kaj malfacila prognozo de la nova viruso, plej gravas, ke ĉiuj landoj tenas altan singardemon kaj rigore superregas ĝian cirkuladon. Li diris, ke nun la landoj en la suda hemisfero eniras en vintron kaj periodon kiam vigle cirkulas la gripo, preventado en tiuj landoj estas precipe grava.

 

 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng