Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Konferenco de Markola Forumo en Xiamen
zc

    La 17-an de majo en la urbo Xiamen de la provinco Fujian inaŭguriĝis konferenco de la Markola Forumo. Ĝin ĉeestis pli ol 1700 reprezentantoj el ekonomia, kultura, religia kaj aliaj rondoj de la du bordoj de la markolo Taiwan.

 

    Komisiite de Hu Jintao, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, Jia Qinglin, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, esprimis varman gratulon al la 1-a Markola Forumo nome de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio.

 

    Li diris: "Ankoraŭ multaj taiwan-aj samlandanoj neniam venis al la ĉeftero de Ĉinio; ni varme bonvenigas ilin kaj ankaŭ membrojn de la Demokrati-Progresa Partio ofte al la ĉeftero por vizito kaj interŝanĝo."

 

 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
Harmonio Pliaj

 
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng