Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉinio okupas la 4-an lokon en la mondo je vento-elektra produktado
zc

    La 23-an de majo Lu Yanchang, vicprezidanto de la Ĉina Asocio por Scienco kaj Teknologio, diris en la Kvina Altnivela Forumo de Strategio pri Energio-resursoj, ke la totala kapacito de ventogeneratoraroj de Ĉinio superis 12 milionojn da kilovattoj, kaj okupas la kvaran lokon en la mondo je vento-elektra produktado, post Usono, Francio kaj Hispanio.

 

    En la lastaj jaroj Ĉinio aktive disvolvas renovigeblajn fuelojn kaj la vento-elektra produkto rapide progresas. Fine de 2008 estis starigitaj en Ĉinio pli ol dek mil ventogeneratoraroj kaj pli ol 200 vento-elektraj centraloj, la totala kapacito de ventogeneratoraroj superis 12 milionojn da kilovattoj, kaj la elektroprodukta kvanto atingis 12.8 miliardojn da kWh.

 

    En la venontaj kvin jaroj Ĉinio konstruos kelkajn grandegajn ventenergiajn vorkojn en ĉemaraj regionoj kaj nordokcidentaj regionoj. En 2020 la totala kapacito de ventogeneratoraroj atingos 80-1000 milionojn da kilovattoj.

 

    Ĉinio riĉas je vento-energio. Laŭ la unuapaŝa esploro la surtera vento-energio estas 253 milionoj da kilovattoj kaj la ĉemaraj 750 milionoj da kilovattoj.

 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
Harmonio Pliaj

 
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng