Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Delegacio de Kuomintango atingis Pekinon
zc

    Matene de la 25-a de majo la delegacio de la ĉina partio Kuomintango, gvidata de ĝia prezidanto Wu Poh-hsiung, flugis al Pekino kaj komencis sian 8-tagan viziton al la ĉeftero. Wang Yi, direktoro de la Oficejo pri la Taiwan-aj Aferoj de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, bonvenigis ĝin en la flughaveno.

 

    Invitite de Hu Jintao, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, Wu Poh-hsiung flugis al la ĉeftero por vizito. Kun li intervidiĝos respektive Hu Jintao kaj Jia Qinglin, prezidanto de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco. Li kaj lia delegacio vizitos ankaǔ Chongqing, Hangzhou kaj Nankinon. Matene de la 1-a de junio la delegacio ĉeestos en Nankino la ceremonion memore al la 80-a datreveno de entombigo de d-ro Sun Yat-sen, kaj reflugos al Taiwan posttagmeze de la sama tago.

 

    Tio estas la kvara fojo por Wu Poh-hsiung viziti la ĉefteron de Ĉinio en unu jaro.

 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
Harmonio Pliaj

 
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng