Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉinio firme oponas nuklean provon de KPDR
zc

Milita manovro de KPDR (foto farita de la Korea Centra Novaĵ-agentejo en la 5-a de januaro 2009)

    Laŭ raporto de la Korea Centra Novaĵ-agentejo, la Korea Popol-Demokratia Respubliko (KPDR) anoncis, ke en la 25-a de majo ĝi faris la duan nuklean provon. Rilate al tio la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio deklaris jene:

 

    Spite al ĝenerala opono de la internacia komunumo KPDR faris la duan nuklean provon en la 25-a de majo, kaj tion firme oponas la ĉina registaro.

 

    Realigi sennukleigon de la Korea Duoninsulo, oponi nuklean proliferadon, kaj sekurigi pacon kaj stabilecon de nordorienta Azio estas konstanta starpunkto de la ĉina registaro. Ĉinio forte postulas, ke KPDR tenu la promeson pri sennukleigo kaj ĉesigu koncernajn agadojn, kiuj ebligas malbonigi la situacion, kaj revenu al la vojo por sesflanka intertraktado.

 

    Sekurigi pacon kaj stabilecon de nordorienta Azio konformas al la komunaj interesoj de ĉiuj flankoj. La ĉina registaro alvokas ĉiujn flankojn sobre kaj dece trakti la aferon, kaj pace solvi la problemon pere de interkonsiliĝo kaj dialogo. Ĉinio daǔre strebos por tion efektivigi.

 

 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
Harmonio Pliaj

 
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng