Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Intervidiĝis Yang Jiechi kaj Jacques Diouf
zc

    La 2-an de junio ĉina ministro pri eksteraj aferoj Yang Jiechi intervidiĝis en Pekino kun Jacques Diouf, ĝenerala direktoro de la Organizo pri Nutraĵo kaj Agrikulturo sub la Unuiĝintaj Nacioj. Ili interŝanĝis opiniojn pri nutraĵa sekureco kaj kunlaboro inter Ĉinio kaj la organizo.

 

    Yang konigis ĉinan vidpunkton pri la monda nutraĵa sekureco. Li diris, ke en la situacio de la internacia financa krizo, disvolviĝantaj landoj alfrontas pli severan defion en la nutraĵa sekureco, kaj la internacia socio devas kune strebadi. Ĉinio volas intensigi sian kunlaboron kun la organizo kaj penadi por efektivigi la nutraĵan sekurecon kaj la jarmilan disvolvan celon de UN.

 

    Diouf admiris la pozitivan kontribuon de Ĉinio por la nutraĵa sekureco, kaj konigis la proponon okazigi pintkunvenon de la monda nutraĵa sekureco novembre en Romo. Yang esprimis, ke la ĉina registaro subtenas la proponon.

 

 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
Harmonio Pliaj

 
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng