Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ekonomia altrangula dialogo inter Ĉinio kaj Japanio
zc

    La 7-an de junio okazis en Tokio la dua ekonomia altrangula dialogo inter Ĉinio kaj Japanio. La dialogon kune prezidis Wang Qishan, ĉina vicĉefministro kaj estro de la ĉina delegacio vizitanta Japanion, kaj Hirofumi Nakasone, japana eksterafera ministro kaj estro de la japana delegacio.

 

    La dialogo temis pri la monda ekonomio kaj financa situacio, kunlaboroj pri komercado kaj investado, pri medio kaj fueloj inter Ĉinio kaj Japanio, kaj pri aliaj problemoj regionaj kaj internaciaj. Post la dialogo ili okazigis gazetaran konferencon.

 

    Oficisto de la japana eksterafera ministerio diris, ke Japanio alte taksas la dialogon kaj bonvenigas Wang viziti Japanion. En la lastaj jaroj bone disvolviĝis la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio, precipe post la vizito de ĉina prezidanto Hu Jintao al Japanio en majo de la pasinta jaro. Oni akiris gravajn atingojn en la kunlaboroj en politiko, ekonomio, kulturo kaj militaj aferoj.

 

    Krom la dialogo, Wang faros viziton al la Japana Ekonomia Federacio kaj interŝanĝos opiniojn pri vastaj aferoj kun personoj el la japana ekonomia rondo.

 

 

 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
Harmonio Pliaj

 
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng