Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉinio multe altigis konsuman imposton de tabakaj produktoj
zc

    Sankciite de la Ŝtata konsilantaro, la 20-an de junio la Financa Ministerio de Ĉinio kaj Ŝtata Administracio pri Impostado faris gravan reguligon al la politiko pri imposto de tabakaj produktoj. Altiĝis ne nur la konsuma imposto en la produktado de tabako, sed ankaǔ laǔpreza imposto en pogranda vendo de cigaredoj je 5%. La celo de tiu reguligo estas regi fumadon kaj pliigi impostajn enspezojn.

 

    Li Ling, profesoro de la esplora centro pri ekonomio de Ĉinio sub la Pekina Universitato, konigis, ke en la rimedoj alprenitaj de diversaj landoj en la mondo por regi fumadon, altigi imposton estas unu el la plej efikaj, ĉar la prezo de tabako estas ĉefa faktoro influanta la konsumadon de tabakaj produktoj en mallonga periodo. Post altiĝo de la imposto la nombro de junuloj, neplenaĝuloj kaj homoj kun malalta enpezo, kiuj ĉesigos fumadon aǔ malmulte fumos, duoble aǔ trioble plialtiĝos ol tiu de aliaj fumantoj.

 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
Fermiĝis la Pekinaj Handikapulaj Olimpikoj
Harmonio Pliaj

 
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng