Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Konfirmitaj kazoj de la gripo A/H1N1 malrapide kreskas en Ĉinio

    D-ro Hans Troedsson, reprezentanto de la Monda Organizo pri Sano en Ĉinio, diris en la 20-a de junio, ke la disvastiĝa rapideco de la gripo A/H1N1 sur la ĉina ĉeftero plirapidiĝas kompare kun tiu en la antaǔa periodo, tamen la epidemio ankoraǔ restas en "malrapida altiĝa periodo". La rimedoj alprenitaj de la ĉina registaro por preventi kaj regi la gripon estas pozitivaj kaj efikaj.

 

    Hans Troedsson diris, ke kvankam la Monda Organizo pri Sano anoncis altigi la avert-nivelon de la gripa epidemio de la 5-a grado al la 6-a grado, tamen diferencas ĝia disvastiĝo en malsamaj landoj. Ĉinio havas 300-400 konfirmitajn kazojn , kaj la nombroj de novaj konfirmitaj kazoj ĉiutage stabile kreskas, kaj ne aperis "subita kresko", tial la disvastiĝo de la epidemio en Ĉinio restas en malalta nivelo.

 

    Li atentigis, ke kvankam la disvastiĝo de la gripo A/H1N1 malrapide kreskas en Ĉinio, kaj neniu mortis pro la malsano ĝis nun, tamen la gripo estas speciala kombino en geno, kaj oni malfacile antaǔvidas ĝian influon al la homaro, tial oni devas neniom malstreĉi la singardemon, kaj devas daǔre altigi la konon kaj singardecon de la publiko pri la epidemio.

 

 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
Fermiĝis la Pekinaj Handikapulaj Olimpikoj
Harmonio Pliaj

 
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng