Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Malfermiĝis la 33-a sesio de la Monda Heredaĵa Komitato
zc

Pagodaro de la templo Shaolin, unu el la historiaj ruinoj de Songshan-monto, estas tombejo de bonzoj. 
    La 22-an de junio malfermiĝis en Sevilo, Hispanio, la 33-a sesio de la Monda Heredaĵa Komitato de Unesko. La sesio ekzamenos la peticiojn prezentitajn de membrolandoj pri enmeto de 30 novaj heredaĵoj en la Liston de Mondaj Heredaĵoj. Ĉi-foje Ĉinio peticiis enmeti en la Liston de Mondaj Heredaĵoj la historian ruinon Songshan-monton kiel kulturan heredaĵon kaj la monton Wutai kiel naturan kaj kulturan heredaĵon.

 

    Ĉi-foje 35 membrolandoj faris peticiojn, inkluzive de Burkino, Kabo-Verda kaj Kirgizio, kiuj ankoraŭ ne havas heredaĵon enlistigitan en la Listo de Mondaj Heredaĵoj. La peticioj koncernas kvar naturajn heredaĵojn, 23 kulturajn heredaĵojn kaj tri naturajn kaj kulturajn heredaĵojn, inter kiuj kvar estas translandlimaj heredaĵoj.

 

Tayuan-templo sur la monto Wutai en Shanxi-provinco 
    Ĝis nun la Listo de Mondaj Heredaĵoj enlistigis 878 mondajn heredaĵojn kun “elstaraj valoroj”, inkluzive de 679 kulturaj heredaĵoj, 174 naturaj heredaĵoj kaj 25 naturaj kaj kulturaj heredaĵoj. Ĉinio posedas 37 mondajn heredaĵojn.

 

 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
Fermiĝis la Pekinaj Handikapulaj Olimpikoj
Harmonio Pliaj

 
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng