Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Dai Bingguo ĉeestis kunvenon de Grupo-5

    La 8-an de julio la ŝtataj estroj de Ĉinio, Brazilo, Meksikio, Hindio kaj Sud-Afriko renkontiĝis en L' Aquila, Italio. Ĉina ŝtata konsilanto Dai Bingguo ĉeestis la kunvenon, reprezentante ĉinan prezidanton Hu Jintao.

 

    Dai Bingguo interŝanĝis opiniojn kun hinda ĉefministro Manmohan Singh, brazila prezidento Luiz Inacio Lula da Silva, sud-afrika prezidento Jacob Zuma kaj meksika prezidento Felipe Calderon pri rezisto kontraŭ la internacia financa krizo, pri reguligo de tutmonda ekonomio kaj pri agadoj kontraŭ klimataj ŝanĝiĝoj kaj ne-tradicia sekureca minaco.

 

    Dai Bingguo diris, ke nun la internacia financa krizo ankoraǔ etendiĝas, tio serioze damaĝas diverslandajn ekonomion kaj popolan vivon. Evoluantaj landoj iĝas la plej gravaj vunditoj pro siaj malfortaj ekonomia bazo kaj mem-ripara kapablo. Se oni ne ĝustatempe bremsos la tendencon, ne nur malfacile realiĝos la miljara disvolva celo de UN, sed ankaǔ perdiĝos la fruktoj akiritaj en la pasintaj jaroj.

 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
Fermiĝis la Pekinaj Handikapulaj Olimpikoj
Harmonio Pliaj

 
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng