Vespere de la 10-a de julio la Korporacio Ĝeneralaj Motoroj de Usono ( ĜM) proklamis, ke ĝi sin liberigis de procedo de bankrota protektado, kaj eniris en la tutgloban aŭtan merkaton per la figuro de "Nova Korporacio Ĝeneralaj Motoroj". Intervjuate la 11-an en Ŝanhajo, prezidanto de ĝia ĉina filio Kevin E. Wale diris, ke la korporacio plenforte kaj aktive disvolvos siajn operaciojn kaj daŭre tenos sian gvidan pozicion en Ĉinio.