Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Fermiĝis la 25-a Universiado

    La 12-an de julio la 25-a Universiado kun 8500 sportistoj el 145 landoj kaj regionoj fermiĝis en Belgrado, ĉefurbo de Serbio.

 

    En la sportkunveno Rusio okupis la unuan lokon en la listo de oraj medaloj kaj en tiu de la medaloj per 27 oraj, 22 arĝentaj kaj 27 kupraj. Ĉinio okupis la duan lokon per 22 oraj, 21 arĝentaj kaj 15 kupraj kaj la Korea Respubliko la trian per 21 oraj, 11 arĝentaj kaj 15 kupraj.

 

    En la ferma ceremonio belgrada urbestro Dragan Djilas donis la universiadan flagon al George Killian, prezidanto de la Internacia Universitata Sporta Federacio, kaj Wang Rong, aganta urbestro de Shenzhen, ricevis la flagon el la manoj de Killian, je la nomo de la urbo Shenzhen, gastiganto de la 26-a Universiado en 2011.

 

 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
Fermiĝis la Pekinaj Handikapulaj Olimpikoj
Harmonio Pliaj

 
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng