Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉinio monhelpas Centrafrikon per 14 milionoj da frankoj

    La 14-an de julio Gu Zhengyou, provizora aferŝarĝito sendita de Ĉinio al Centrafriko, transdonis, en la nomo de la Ĉina Societo de Ruĝa Kruco, monhelpon de 14 milionoj da frankoj al Faustin-Archange Touadera, ĉefministro de la Centrafrika Respubliko, por helpi suferantojn de inundo en Bango.

 

    Faustin-Archange Touadera dankis la ĉinan registaron pro ĝiaj helpo al la suferantoj kaj longtempa subteno al Centrafriko nome de la prezidento Francois Bozize, la registaro kaj la popolo de Centrafriko. Li diris, ke Ĉinio estas la unua lando, kiu liveras monhelpon al Centrafriko, kaj tio plene atestas la bonajn kaj firmajn rilatojn inter la du landoj; Francois Bozize kaj la centrafrika registaro alte taksas disvolviĝon de la amika kunlaboro kun Ĉinio, kaj esperas, ke la bona tendenco daŭros plu.

 

 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
Fermiĝis la Pekinaj Handikapulaj Olimpikoj
Harmonio Pliaj

 
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng