Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Oazoj en Taklimakan (I) -- Pri mediprotektado en la petrolkampo Tarim, Xinjiang
2009-07-27

de LU SHI

 

    Taklimakan en Xinjiang, la dua granda nefiksa dezerto en la mondo, areas 330 mil kvadratajn kilometrojn kaj estas nomita “senviva regiono”.

 

    En 1989 dek miloj da petrolistoj venis en Tarim por ekspluati petrolkampon, kaj dume ili kreis oazojn en la sino de la vasta dezerto. Tiuj verdaĵoj ne nur efike bridis furiozan sabloventon, sed ankaŭ multe plibonigis la medion de la loko.

 

    Verda rubando en dezeto   

 

    Birdvidate de supre en la flava dezerto bela verda rubando kunligas Sudan Tianshan-montaron kaj Kunlun-montaron, formante miraklan pejzaĝon. Tiu verda rubando estas la ŝirma forsto por la ŝoseo en la dezerto.

 

    La ŝoseo destinita por petrol-gasa ekspluatado estis lanĉita oktobre de 1995. La naturaj kondiĉoj de la dezerto Taklimakan estas ege malbonaj, pro tio estas malfacile konstrui tie ŝoseon, kaj plej malfacilas la protektado de la tuta ŝoseo post ĝia ekfunkcio. Oni devas alpreni rimedojn por protekti la ŝoseon kontraŭ flua sablo. Kulturi ŝirman forston ambaŭflanke de la ŝoseo estas rimedo efika, tamen malfacile plenumebla.

 

    Por tio oni devas solvi multe da teknikaj problemoj. La kompanio de la petrolkampo Tarim, la instituto pri vorkoj en la regionoj frostaj kaj sekaj sub la Ĉina Akademio de Sciencoj kune esploris tiun problemon.

 

    En 1991 sciencistoj starigis planto-bazon ĉe la ŝoseo rande de la dezerto por fari eksperimenton pri kulturado de plantoj sekeco- kaj salo-rezistaj. En 1994 ili sukcese elektis plantojn taŭgajn por sablorezista forsto ĉe la ŝoseo en la dezerto.

 

    Ĉar la ŝoseo etendiĝas rekte ĝis la petrolkampo Tarim, la esplora bazo pri biologia sablobridado faris observadon pri medio de la petrolkampo kaj provadon pri kontraŭsabla verdigo. Post analizo pri leĝoj de sablovento ĉirkaŭ la petrolkampo kaj karaktero de la tieaj klimatoj, kaj dank’ al planto-kultiva provado, oni ekposedis fundamentan teknikon pri planto-kultivado en dezerto pere de sala akvo, pluapaŝe selektis kserofitajn speciojn salo-rezistajn, varmo- kaj sablo-eltenajn. En 2000 sciencistoj restartigis biologian sablobridan provadon por la ŝoseo en dezerto, kaj akiris ĝojigajn sukcesojn en teorio pri ekologia konstruo de ŝoseoŝirma forsto kontraŭ sablovento kaj en praktika tekniko pri biologia sablobridado.

 

    Post pli-ol-dekjara penado sciencisto-esploristoj selektis el 274 specoj de plantoj 40 specojn taŭgajn por sablobridado kaj sukcese kulturis ilin grandskale. En la profunda loko de la dezerto ili kreis biologian sablobridan bazon kun areo de 220 hektaroj, dank' al kio ili metis firman bazon por la sablobrida konstruado ĉe la petrolkampo Tarim.

 

    La 17-an de junio 2003, en la Tago kontraŭ la Monda Dezertiĝo, startis la ekologia kontraŭsabla forstumado por la ŝoseo en dezerto kun la totala investo de 220 milionoj da juanoj (ĉ. 7 juanoj = unu usona dolaro). La 28-an de oktobro 2006 plenumiĝis la forstumado. La ekologia sablobrida forsto por la ŝoseo longas 436 kilometrojn, larĝas 72-78 metrojn kaj areas 3128 hektarojn. La forsto garantias la longdaŭran sekurecon de la ŝoseo. Ĝi estas la plej longa verda koridoro de la mondo en la nefiksaj dezertoj. La 8-an de julio 2008 la forstumado por la ŝoseo en Tarim gajnis premion pri medi-amika konstruo de la ŝtato -- la plej altan premion de la ŝtato pri mediprotektado.

 

 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng