Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Oazoj en Taklimakan (III) -- Pri mediprotektado en la petrolkampo Tarim, Xinjiang
2009-07-29

de LU SHI

    Disvolvi cirkulan ekonomion kaj iri sur la vojo de ekologia civilizacio

 

    En la lastaj 20 jaroj la kompanio de la petrolkampo Tarim ŝanĝis sian tradician mediprotektan ideon atenti poluregadon en la fino de la produktado, enkondukis internaciajn avangardajn ideologion, metodojn kaj teknologiojn pri mediprotektado kaj senpolua produktado, aplikas ĉiuflanke dum produktado la ideologion pri “mediprotektado kaj daŭrigebla disvolvado”. La kompanio efike kunligas senpoluan produktadon kaj cirkulan ekonomion, aktive efektivigas fuelo-ŝparadon, ellaso-reduktadon kaj reutiligon.

 

    La kompanio utiligas eluzitan akvon de petrol-ekspluatado por mortigi puton, traktas malpuran akvon de ĉiutaga vivo por akvumi per ĝi verdaĵojn en produktejo. Tio utilas ne nur al akvoŝparado, sed ankaŭ al malpliigo de poluado kaj reuzado de eluzita akvo. Krome, la kompanio multe investis por redukti petrol-gasan konsumon, kolekti ellasitan naturan gason, produkti elektron per natura gaso ellasita, reutiligi la restantan varmon produktitan de generatoro kaj drilego, cirkule reutiligi koton por putoborado, k.a.

 

    Fine de 2008 la kompanio ŝparis naturan gason de 1.136 miliardoj da kubmetroj, elektron de 71.2 milionoj da kWh kaj akvon de 33.67 milionoj da kubmetroj, reduktis ellasadon de karbona dioksido de 2.3 milionoj da tunoj kaj tiun de nitrogena oksido de 550 mil tunoj. Ĉio ĉi tio kostas 1.551 miliardojn da juanoj.

 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng