Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Inaŭguriĝis en Usono la unua strategia kaj ekonomia dialogo inter Ĉinio kaj Usono

Wang Qishan parolas en la inaǔguro. 
    Matene de la 27-a de julio laŭ la loka tempo inaǔguriĝis en Vaŝingtono la unua strategia kaj ekonomia dialogo inter Ĉinio kaj Usono. La dialogon kune prezidis ĉina vicĉefministro Wang Qishan, speciala reprezentanto de ĉina prezidanto Hu Jintao, ĉina ŝtata konsilanto Dai Bingguo, usona ŝtata sekretario Hillary Clinton, speciala reprezentanto de usona prezidento Barack Obama, kaj usona financa sekretario Timothy Geithner.

 

    Wang Qishan unue legis la salutmesaĝon de Hu Jintao, kiu alte taksas la signifon de la dialogo. Wang Qishan diris, ke ĉe la ŝlosila tempo kiam la tutmonda ekonomio leviĝas de la fundo, la du flankoj sendos en la ekonomia dialogo signalon plue kunlabori kaj kune alfronti nunajn malfacilojn por reprosperigi la ekonomion de la du landoj kaj tiun de la tuta mondo.

 

 Obama parolas en la inaǔguro.
    Barack Obama diris en sia parolado en la inaŭguro, ke la dialogo estas grava paŝo por antaŭenpuŝi konstruadon de pozitivaj kaj ĉiuflanke kunlaboraj rilatoj inter Usono kaj Ĉinio. Ĉinio estas forta, prospera kaj sukcesa membro en la internacia komunumo. La usona-ĉinaj rilatoj estas tre gravaj duflankaj rilatoj, kiuj influas la tendencon de la 21-a jarcento. La du flankoj devas fortigi kunlaboron, serĉi komunajn interesojn kaj feliĉigi la popolojn de la du landoj kaj tiujn de la tuta mondo.

 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
Fermiĝis la Pekinaj Handikapulaj Olimpikoj
Harmonio Pliaj

 
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng