Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Familianoj de Rebiya petas pardonon pro la evento en la 5-a de julio

    La 24-an de julio familianoj de Rebiya Kadeer -- filo Khahar, filino Roxingul kaj frato Memeti -- sendis leteron al familianoj de la viktimoj de la evento okazinta en Urumqi la 5-an de julio. Ili esprimas malkontenton al la secesiaj agoj de Rebiya Kadeer kaj petas pardonon de la senkulpaj mortigitaj popolanoj kaj iliaj familianoj.

 

    Ili diras en la letero: "En la 5-a de julio okazis en Urumqi perforto kaj pro tio preskaŭ 200 senkulpaj popolanoj mortis, centoj da aŭtoj estis forbruligitaj, miloj da homoj estis vunditaj kaj la posedaĵoj de popolanoj estis serioze detruitaj. Multaj faktoj pruvas, ke la evento en la 5-a de julio estas agado organizita de la Monda Ujgura Kongreso sub gvido de nia patrino kaj praktikita de iuj enlandaj secesiistoj."

 

    La letero diras: "Ĝuste en la 5-a de julio, ses horojn antaŭ la evento, nia patrino telefonis al ni kaj diris, ke okazos serioza evento. Post la evento ni ege indignis kaj ankaŭ hontis. Tiu, kiu krimis, devas porti sian respondecon. Ni esperas ankaŭ, ke ĉiuj ujguraj gefratoj ne kredos je la vortoj de nia patrino; ni, diversnaciaj popolanoj, devas unuiĝi kaj harmonie kunvivi kaj fari nian kontribuon por konstrui kvietan, belan kaj feliĉan Xinjiang."

 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
Fermiĝis la Pekinaj Handikapulaj Olimpikoj
Harmonio Pliaj

 
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng