Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉinio okupas la unuan lokon en allogo de eksterlanda kapitalo

    La 17-an de aŭgusto Yao Jian, proparolanto de la Ĉina Ministerio de Komerco, diris en Pekino, ke la enketo farita de la Konferenco pri Komerco kaj Disvolvo de UN montras, ke evidente malpliiĝas la translanda investo pro financa krizo, tamen Ĉinio ankoraŭ estas lando la plej alloga por eksterlanda kapitalo en la mondo.

 

    Yao konigis, ke en la unua trimestro de la kuranta jaro la rekta investo de aliaj landoj kaj translandaj integriĝo kaj akiro en la tuta mondo reduktiĝis je 54% kaj 77% respektive, ili probable reduktiĝos je 50% kaj 67% en la tuta jaro respektive, tio rekte malhelpas la kreskon de utiligo de alilanda kapitalo de Ĉinio. De januaro ĝis julio Ĉinio aktuale utiligis 48.4 miliardojn da usonaj dolaroj el la eksterlanda investo, je 20% malpli multe ol antaǔe. La nove adoptitaj entreprenoj kun eksterlanda investo atingis 12 mil, je 27% malpli multe ol tiu en la sama periodo de la pasinta jaro.

 

    Yao informis, ke la enketo de la Konferenco pri Komerco kaj Disvolvo de UN al 240 translandaj kompanioj montras, ke la alloga forto de Ĉinio je eksterlanda kapitalo daŭre okupas la unuan lokon en la mondo kaj la perspektivo de Ĉinio tiuflanke restas brila.

 

    La Konferenco pri Komerco kaj Disvolvo de UN estis iniciatita de disvolviĝantaj landoj en 1964.

 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
Fermiĝis la Pekinaj Handikapulaj Olimpikoj
Harmonio Pliaj

 
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng