Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Wu Bangguo intervidiĝis kun Raúl Modesto Castro Ruz

    Posttagmeze de la 2-a de septembro laŭ la loka tempo, Wu Bangguo, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, intervidiĝis en Havano kun Raúl Modesto Castro Ruz, la dua ĝenerala sekretario de la Komunista Partio de Kubo, prezidanto de ĝiaj Ŝtata Komitato kaj Ministraro.

 

    Parolante pri la duflankaj rilatoj, Wu Bangguo diris, ke Ĉinio klopodos kune kun Kubo por pluapaŝe antaŭenpuŝi interŝanĝon kaj kunlaboron de la du landoj en politiko, ekonomio, humaneco kaj aliaj kampoj kaj antaŭenpuŝi la dulandajn rilatojn al nova nivelo.

 

    Raúl Modesto Castro Ruz diris, ke la Komunista Partio de Kubo, ĝiaj registaro kaj popolo tre alte taksas la amikecon inter Kubo kaj Ĉinio, kaj daŭre plifortigos amikan kontaktiĝon kun Ĉinio en diversaj kampoj kaj daŭrigos la amikecon de generacio al generacio.

 

 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
Fermiĝis la Pekinaj Handikapulaj Olimpikoj
Harmonio Pliaj

 
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng