La 4-5-an de septembro okazis en Londono konferenco de financaj ministroj kaj estroj de centraj bankoj de Grupo 20. Ĉina delegacio gvidata de la ĉina financa ministro Xie Xuren kaj estro de la Popola Banko de Ĉinio Zhou Xiaochuan ĉeestis la konferencon.
Xie konigis la ekonomian situacion de Ĉinio kaj diris, ke serio da politikoj de la ĉina registaro por akceli kreskadon de ekonomio rikoltis sukceson, kaj la ekonomio stabile revigliĝis, tamen la bazo ne estas solida. Ĉinio daǔre praktikos pozitivan financan politikon kaj konvene malstriktan mon-politikon por fortigi rekreskan tendencon de la ekonomio, kaj antaǔenigi la ekonomion stabile kaj rapide disvolviĝi.
La konferenco diskutis pri makroekonomiaj rimedoj antaŭ la krizo, daǔrigebla ekonomia disvolvado, reformado de internaciaj financaj institucioj, kaj intensigis ilian reformadon por altigi ilian efikecon.
|