La 6-an de septembro laŭ la loka tempo Wu Bangguo, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, atingis la urbon Fenikso kaj komencis sian unusemajnan oficialan amikecan viziton al Usono. Tio estas la unua vizito de la prezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio al Usono de la pasintaj 20 jaroj.
Tiutage, Wu Bangguo esprimis en sia intervidiĝo kun sinjorino Janice K. Brewer, estrino de la ŝtato Arizono, ke akcelo de kunlaboro inter la du flankoj sur la kampoj de reproduktaj fueloj kaj alta scienc-teknologio estas la ĉefa kialo, ke li elektis Arizonon kiel la unuan stacion de sia vizito al Usono. Wu Bangguo diris, ke la ŝtato Arizono havas superecon sur la kampoj de spaciala afero, bioteknologioj kaj reproduktaj fueloj. Ĉinio forte reguligas sian ekonomian strukturon, akcelas industrian eskaladon, kaj tio alportis novan ŝancon gravan al profundigo kaj plivastigo de la duflanka kunlaboro.
Janice K. Brewer diris, ke la ŝtato Arizono volas krei kondiĉojn kaj liveri oportunecon al fortigo de la kunlaboro kun Ĉinio.
Invitite de Nancy Pelosi, prezidanto de la Usona Ĉambro de Reprezentantoj, Wu Bangguo faras la viziton al Usono.
|