2009-09-08
 |
Emblemo de la Monda Ekspozicio en Osako, 1970 | Loko: Osako, Japanio
Tempo: De la 15-a de marto ĝis la 13-a de septembro, 1970
Temo: Progreso kaj Harmonio de la Homaro
Nombro de aliĝintaj landoj: 75
Nombro de vizitantoj: 64.2 milionoj
 |
Ekspoziciejo en Osako, Japanio | La temo de la Monda Ekspozicio en Osako, 1970 estis “Progreso kaj Harmonio de la Homaro”, kiu konsistas el 3 elementoj: homaro, progreso kaj harmonio. Estis la unua fojo, ke la ideo pri harmonio troviĝas en la temo de la Monda Ekspozicio. Antaŭ tio, kiel aliĝinta lando, Japanio esprimis sian sopiron al harmonio en sia Nacia Pavilono en la Kanada Monda Ekspozicio, okazinta en Montrealo en 1967. La ĉi-foja ekspozicia temo “Progreso kaj Harmonio de la Homaro” pli konformis al la percepto de vizitantoj pri la vivo. Kortuŝi la vizitantojn per la temo de la ekspozicio estis celo de la gastiganto.
La temo “Progreso kaj Harmonio de la Homaro” havis 4 subtemojn: “strebado al pli ampleksa ĝuado de la vivo”, “strebado al pli riĉaj fruktoj naturaj”, “strebado al pli bela loĝmedio” kaj “strebado al pli bona interkomprenado.
|