Ĉinio starigas por-maljunecan asekuran sistemon de kamparanoj
2009-09-10
La 9-an de septembro en Pekino, ĉina vicministro pri homforto kaj socia garantio Hu Xiaoyi diris, ke la ĉina registaro nun starigas la por-maljunecan asekuran sistemon de la kamparanoj, celante altigi la vivnivelon de la kamparanoj kaj pluapaŝe redukti diferencojn inter la urboj kaj kamparo.
Nuntempe la nombro de kamparanoj kun la aĝo de pli ol 60 jaroj jam superis 100 milionojn.