Posttagmeze de la 10-a de septembro laŭ la vaŝingtona tempo, usona prezidento Barack Hussein Obama intervidiĝis en la Blanka Domo kun Wu Bangguo, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, kiu faras viziton al Usono. La du flankoj interŝanĝis opiniojn pri duflankaj rilatoj, parlamenta kontakto kaj traktado al financa krizo.