Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Inaŭguriĝis la 7-a populariga semajno pri sociaj sciencoj en Tianjin
2009-09-11

2009-09-11

 

 Han Zuwu, prezidanto de TEA

 

    Inaŭguriĝis la 7-a populariga semajno de sociaj sciencoj la 9-an de septembro en Tianjin, Ĉinio. La malferman ceremonion ĉeestis pli ol 400 personoj, inkl. de Xiao Huaiyuan, gvidanto de la propaganda departemento de Tianjin, direktoroj de la Tianjin-a Federacio de Sociaj Sciencoj, estroj kaj fakuloj el diversaj rondoj kaj superaj lernejoj de Tianjin, kaj ankaŭ lokaj samideanoj.

 

    La Tianjin-a Esperanto-Asocio (TEA) estis premiita kiel elstara organizo kaj s-ro Han Zuwu, prezidanto de TEA, kiel elstara laboranto en la popularigo de sociaj sciencoj en Tianjin de 2006 ĝis 2008.

 

    La 12-an de septembro okazos en urbocentro grandskala konsultado, en kiu partoprenos TEA. En la 25-a de la sama monato, TEA organizos en Tianjin-Universitato prelegon kun la temo "La internacia helpa lingvo Esperanto kaj ĝia aplikado".

(Sekretariejo de TEA)

 

 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng