2009-09-14 2009-09-14
 |
Emblemo de la Monda Ekspozicio en Nov-Jorko, 1939 |
Tempo: De la 30-a de aprilo ĝis la 31-a de oktobro 1939 kaj de la 11-a de majo ĝis la 27-a de oktobro 1940
Temo: La Morgaŭa Mondo Konstruata
Nombro de aliĝintaj landoj: 64
 |
Birdorigardo al la ekspoziciejo | En 1939, kiam la milita fajro ardis sur vasta eŭrazio, la Monda Ekspozicio malfermiĝis en Nov-Jorko sur la “nova kontinento”. 64 landoj partoprenis tiun ĉi transjaran ekspozicion, kies skalo kaj sukceso atingis novan kulminon.
En tiu ĉi ekspozicio estis eksponataj diversaj plej novaj inventaĵoj kaj teknologioj, kiaj magnetofonoj, televidiloj, kameraoj, produktaĵoj el nilono kaj plasto. La ekspozicio konigis al la tuta mondo: tio estas materialo, ideo kaj fuelo, de kiuj dependas movoj de la mondo, plej avantaĝaj teknologioj kaj iloj, de kiuj la homoj vivas kaj per kiuj oni kreos la estontan mondon. Vi ĝuste estas kreanto kaj samtempe decidanto por elekti iun ilon kaj per kiu oni iros al la pli bela morgaŭa mondo.
|