2009-09-14 2009-09-14
|
Emblemo de la Monda Energia Ekspozicio en Knoxville, 1982 | Loko: Knoxville, Usono
Tempo: 1-an de majo -- 31-an de oktobro, 1982
Nomo: Monda Energia Ekspozicio en Knoxville
Temo: Energio turnas la mondon
Nombro de vizitantoj: 11.12 milionoj
Nombro de membrolandoj kaj internaciaj organizoj: 22
|
En eksponejo de la Monda Energia Ekspozicio en Knoxville, 1982 | En 1970-aj jaroj Usono transvivis du petrolokrizojn kaj pro tio la energia problemo portempe estis atentata de la tuta lando. Energio ŝanĝis la mondon kaj alportis novajn teknologion kaj industrian revolucion. Ankaŭ gastigo de la Monda Ekspozicio ŝanĝis la urbeton en suda Usono Knoxville. Post 7-jara preparado la Monda Ekspozicio finfine okazis en Knoxville. Tio multe rapidigis ekonomian disvolviĝon de la urbeto. Tiam kolektiĝis en Knoxville la plej grandaj energiaj korporacioj, laboratorio por ekspluato kaj eksperimento de atomenergio kaj atomenergia fabriko de Usono. La Knoxville-a ekspozicio montris al la mondo, ke ankaŭ malgranda urbo kapablas gastigi grandan aktivadon.
Por prezenti la temon de la ekspozicio oni konstruis en la ekspoziciejo sunsferon kun 5 mil kvadrataj futoj uzatan por klimatizado de la eksponejoj kaj liverado de varmakvo. Plejparto da eksponaĵoj koncernis energion, ekz. Japanio konigis temojn pri energio per komputilo en kelkaj lingvoj, G D Germanio montris modelon de nuklea reaktoro, Saŭda Arabio grandan sunsferon, kaj Usono prezentis sian atingon en esplorado, produkto kaj ŝparado de energio. Vizitantoj povis fari proponojn pri energio.
|