2009-09-16 2009-09-16
Baldaǔ venas la Aǔtunmeza Festo (la 3-a de oktobro ĉi-jare). Magazenoj en la urbo Yinchuan vendas simple pakitajn lunkukojn, kiuj estas multe ŝatataj de konsumantoj. La foto montras, ke urbanoj selektas simple pakitajn lunkukojn en supermerkato.
En tiu tradicia ĉina festo ege atentata de la popolanoj (la 15-a de la 8-a monato laŭ la ĉina luna kalendaro), oni kutimas manĝi kune kun familianoj lunkukojn, kiuj simbolas feliĉon kaj rekuniĝon de la tuta familio.
(Redaktoro: Liu Zijia) |