2009-09-21
 |
Emblemo de la Monda Ekspozicio en Okinavo, 1975 | Loko: Okinavo, Japanio
Tempo: De la 20-a de julio 1975 ĝis la 18-a de januaro 1976
Nomo: Monda Ekspozicio pri Oceanoj en Okinavo
Temo: Maroj promesplenaj
Nombro de aliĝintaj landoj: 37
Nombro de vizitantoj: 3.5 milionoj
|
Ĝia ekspoziciejo | En 1975, Okinavo de Japanio gastigis la Mondan Ekspozicion pri Oceanoj kun la temo “Maroj promesplenaj”. Ĝia emblemo en ronda formo konsistas el 3 ripetaj karikaturaj onderoj aludante belan maron. Malgraŭ ekonomia depresio pro la unuafoja krizo de petrolo, 3.5 milionoj da hom/fojoj vizitis la ekspozicion. Dum la 173-taga ekspozicio la vizitantoj montris grandan intereson pri “Metropolo sur maro” kaj “Paŝtejo en maro”. Kaj samtempe oni eksponis diversajn avangardajn teknologiojn pri kaj produktojn de maraj resursoj.
|