Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Monda Ekspozicio en Spokane, 1974
2009-09-21

Emblemo de la Monda Ekspozicio en Spokane, 1974
    Loko: Spokane, Usono

 

    Tempo: De la 4-a de majo ĝis la 3-a de novembro 1974

 

    Temo: Progreso de Senpoluado

 

    Nombro de aliĝintaj landoj: 10

 

    Nombro de vizitantoj: 4.8 milionoj

 

La urbo Spokane
    En 1969, urbo Spokane en orienta Vaŝingtono, Usono, planis okazigi grandskalan aktivadon en 1973 por celebri la 100-jariĝon de sia fondiĝo. Por tio, la loka registaro konsultis fakulojn pri ebleco de la celebra projekto. Konsiderinte la fortan deziron de la loko pri reguligo de la rivero Spokane, la konsulta raporto proponis prokrasti la celebradon al 1974 kaj gastigi la Mondan Ekspozicion kun la temo pri medio. La Buroo de la Internacia Ekspozicio aprobis tion.

 

    En 1974 Usono gastigis la Mondan Ekspozicion en Spokane kun la temo “Progreso de Senpoluado”. De post tio, la Monda Ekspozicio montranta modernigajn atingojn de la homaro sin turnis al mediaj problemoj. Finfine, registaraj oficistoj de Spokane kaj tieaj entreprenoj komencis atenti la poluadon de riveroj kaj ellabori reguligan projekton.

 

 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng