Okazis vid-al-vida ekzameno de la unuaj volontulo-kandidatoj por la Monda Ekspozicio en Ŝanhajo
2009-09-22
2009-09-22
La 20-an de septembro okazis en la Ŝanhaja Universitato de Financo kaj Ekonomio, Ŝanhaja Universitato de Tradicia Ĉina Medicino kaj aliaj du universitatoj vid-al-vida ekzameno de la unuaj volontuloj por la Monda Ekspozicio en Ŝanhajo en 2010. La ekzamenon partoprenis 520 kandidatoj rekomenditaj de ŝanhajaj laborstacioj de volontuloj. Tiuj, kiuj pasigis la ekzamenon, laboros en la parko de la Monda Ekspozicio en Ŝanhajo kaj volontulo-servejoj.