Emerita instruistino festas la 60-jariĝon de la nova Ĉinio per papertontaĵo
2009-09-25
2009-09-25
68-jara emerita instruistino He Shuying de Huaiyang-gubernio, Henan-provinco, faris papertontaĵon longan je 25 metroj kaj larĝan je 0.47 metro pri 108 herooj el la antikva romano “Ĉe Akvorando” kiel donacon al la 60-jariĝo de la Ĉina popola Respubliko. La tontado daŭris 4 monatojn kaj la metiartaĵo pri 108 vivisimilaj personoj montras ŝian gajecon pri la 60-jara datreveno de la fondiĝo de la nova Ĉinio.