2009-09-27 2009-09-27
La 26-an de septembro en Pekino Chen Xiaohua, ĉina vicministro pri agrikulturo, diris, ke en la pasintaj 60 jaroj post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, ĉinaj komparo kaj agrikulturo realigis 6 historiajn transpaŝojn en sia evoluo.
Li diris, ke la transpaŝoj evidentiĝas en tio, ke la provizado de ĉefaj agrikulturaj produktaĵoj estas sufiĉa; Ĉinio sukcese solvis per propraj fortoj la problemon de la manĝo de 1.3 miliardoj da loĝantoj; agrikultura produktado multe disvolviĝis kaj la sciencteknologia kontribuo al agrikulturo atingis 50%; la kampara ekonomio realigis akordan disvolviĝon de pluraj sektoroj; la pokapa enspezo de kamparanoj altiĝis de 44 juanoj en la jaro 1949 al 4 761 juanoj en la jaro 2008; la nombro de malriĉaj kamparanoj multe malgrandiĝis kaj la vivkondiĉo de kamparanoj evidente pliboniĝis.
(el Ĉina Radio Internacia)
Redaktoro: Niu Xueqin |