Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Likvido de analfabeteco en la komenco de la nova Ĉinio post la fondiĝo
2009-09-27

2009-09-27

 

    En 1949, kiam fondiĝis la nova Ĉinio, Ĉinio havis 550 milionojn da loĝantoj, el kiuj 80% estis analfabetoj, kaj pro tio likvidi analfabetecon fariĝis malfacila problemo urĝe solvenda por la nova registaro.

 

    Tuj post la fondiĝo de la nova Ĉinio oni disvolvis grandskalajn kampanjojn kontraŭ analfabeteco en la tuta lando. Estis okazigitaj kursoj por likvidi analfabetecon en fabrikoj, kamparo, armeoj kaj loĝkvartaloj. La unua kompanjo komenciĝis en 1952, kaj la dua en 1956 post kiam tiama ĉina ĉefministro Zhou Enlai alvokis la tutlandajn popolanojn marŝi al modernaj scienco kaj kulturo, kaj la tria en 1958 post kiam marŝalo Chen Yi diris en iu kunveno, ke likvido de analfabeteco estas laboro por malfermi okulojn de 600 milionoj da popolanoj kaj estos afero nepre farenda. De 1949 ĝis 1960 ĉ. 150 milionoj da personoj lernis en kursoj por likvido de analfabeteco kaj postlaboraj lernejoj.

 

    De la pasintaj 60 jaroj Ĉinio neniam ĉesigas laboron por likvidi analfabetecon. En la komenco de la nuna jarcento Ĉinio realigis strategian celon fundamente popularigi 9-jaran devigan edukon en la tuta lando kaj fundamente likvidi analfabetecon de junuloj kaj mezaĝuloj kaj procentaĵoj de adoltaj analfabetoj reduktiĝis al 9.08%, kaj tiu de junaj analfabetoj al malpli ol 4%.

 

 

 

Virino en la kamparo de Hang-gubernio, Zhejiang-provinco, iras al legokurso decembre 1950.   Kurso por likvidi analfabetecon en Ding-gubernio, Hebei-provinco, en 1951    Knaboj legantaj dum paŝtado en Qinghai-provinco en 1951

 

 

Legokurso por virinoj en kamparo en Pingshun-gubernio de Shanxi-provinco en 1952      Aktoroj de iu teatrotrupo en Tianjin sin ekzercas en skribado en postscenejo en 1952.    Kamparanoj en Fu-gubernio de Liaoning-provinco lernas surkampe en 1955.

 

 

 

 

Karboministoj en Fushun de Liaoning-provinco lernas en kurso por likvidi analfabetecon en 1957.     Virinoj en Fuzhou de Fujian-provinco lernas legadon sur boato en 1958.   Paŝtistoj de Xinjiang lernas sur kampo sub la gvido de elementlernejano en 1960. 

 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng