Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Shen Jilan -- atestanto de kreskado de la nova Ĉinio
2009-09-29

 

 

Fotoj en la hejmo de Shen Jilan registrantaj ŝian vivvojon en malsamaj periodoj

 

Fotoj de Shen Jilan kiel reprezentanto de la 1-11-a Tutlanda Popola Kongreso

 

Shen Jilan (maldekstre) ekzamenas produktaĵojn en ladmanĝaĵa fabriko.

 

Shen Jilan (maldekstre) kune kun siaj samvilaĝaninoj

 

 Shen Jilan (3-a de maldekstre) kaj aliaj reprezentantoj de la 1-a Tutlanda Popola Kongreso sur la revua spektejo de Tian'anmen la 1-an de oktobro 1954

 

 Shen Jilan kaj alilanda raportisto sur Tian'anmen-placo dum la 9-a Tutlanda Popola Kongreso la 5-an de marto 1998

 

 

Shen Jilan iras partopreni en la dua sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso en la 5-a de marto 2009.

 

 

Shen Jilan (2-a de maldekstre) babilas kun Xigou-vilaĝanoj.

 

 

Shen Jilan kaj lernantoj de arta lernejo en Pingshun-gubernio

 

Shen Jilan en trinkaĵo-kompanio titolita per ŝia nomo 

 

 

    En pura kaj orda blanka korsaĵo kaj nigraj tolaj ŝuoj kaj kun mallonga hararo ŝi aspektas kiel ordinara vilaĝanino. Ĉe ŝiaj manoj estas dika kalo kaj sur ŝia vizaĝo densaj faltoj. Ŝi estas tre afabla kiel bonkora avino.

   

    Ŝi estas 80-jara Shen Jilan, reprezentanto de la 1-a ĝis la 11-a Tutlanda Popola Kongreso, tiu de la 1-a Monda Konferenco de Virinoj, tutlandaj modela kompartiano, modelo de moralo... Nun ŝi estas vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Popola Kongreso de Changzhi de Shanxi, vicsekretario de la ĝenerala filio de la partio de Xigou-vilaĝo en Pingshun-gubernio, kaj direktoro de la ekonomia kooperativo Jinxing de Xigou-vilaĝo.

 

    Shen Jilan persone spertis disvolviĝon kaj ŝanĝiĝon de la nova Ĉinio en la pasintaj 60 jaroj. Printempe de 1952, 23-jara Shen aktive mobilizis kaj organizis virinojn por labori en la kooperativo kaj fari laborkonkurson kun viroj en la vilaĝo. Ŝi proponis, ke virinoj devas ĝui rajton kaj pagon por laboro same kiel viroj. Ŝia propono estas akceptita kaj enskribita en la Laboran Leĝon.

 

    En 1953, kiel reprezentanto de virinoj de la nova Ĉinio Shen veturis al Kopenhago, Danio, por partopreni en la Monda Konferenco de Virinoj. En la sama jaro ŝi unuafoje vidis en Pekino tiaman ĉinan ŝtatan prezidanton Mao Zedong. Post tio ŝi feliĉe vidis ankaŭ aliajn estrojn partiajn kaj ŝtatajn.

 

    En kelkdekoj da jaroj Shen kune kun siaj samvilaĝanoj arbarizis kalvajn montojn en areo de 1667 hektaroj, starigis 7 baraĵojn kaj kulturebligis 60 hektarojn da tero en ŝtonoza riverbaseno.

 

    Post ekpraktikado de reformado kaj pordomalfermo malgraŭ siaj maljuneco kaj malforteco ŝi gvidis kadrojn kaj amasojn de la vilaĝo Xigou konstrui sinsekve feralojan fabrikon kaj koaksigejon, kaj tie fundamente formiĝis nova dispozicio por disvolvado de entreprenoj inkluzive de produktado de konstruaj materialoj kaj kemiaĵoj, fandado, prilaboro de produktaĵoj agrikulturaj kaj flankokupaj. Samtempe ili tie starigis ankaŭ eksponejon, monumenton, pavilonon pri historio de la vilaĝo, skulpturaĵojn pri interhelpa grupo de Xigou-vilaĝo kaj arbaran parkon. Dank' al tio ili faris sian postiĝintan vilaĝon nur por agrikulturo en novan modernan vilaĝon kun disvolvo de agrikulturo, industrio, komerco kaj turismo.

 

    Kiel reprezentanto de la Tutlanda Popola Kongreso Shen tre zorgas pri agrikulturo, kamparo kaj kamparanoj, kaj multe atentas interesojn kaj malfacilojn de kamparanoj. Ĉiujare ŝi ricevas multe da leteroj de kamparanoj el aliaj provincoj por peti helpon kaj raporti problemojn pri vojoj en kamparo, altigo de enspezoj de kamparanoj kaj konstruado de la nova kamparo.

 

    Shen Jilan estas fame konata en la tuta lando pro tio, ke ŝi estas ununura persono de la nova Ĉinio, kiu reprezentantiĝis de la 1-a Tutlanda Popola Kongreso ĝis la nuna. Grandaĝa ŝi tamen ankoraŭ multe klopodas por popolaj aferoj.

 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng