La 24-an de septembro estis finkonstruita la vilaĝo Yangliu de naciminoritato Qiang, gubernio Miaoxian, Shichuan-provinco. Malpezaj ŝtaloj estis uzitaj kiel ĉarpentraĵoj de la novaj domoj kaj lokaj materialoj, kiaj bambuo, herbo kaj tero, kiel helpaj materialoj. Tiaj domoj estas pli efikaj kontraǔ tertremo ol tiuj faritaj el briko.