2009-09-30
En la 29-a de septembro pli ol 2 000 elmigrintaj ĉinoj kaj ĉindevenaj fremdlandanoj el 126 landoj kaj regionoj estas invititaj al Pekino por partopreni en la celebrado de la Nacia Festo.
Li Haifeng, direktoro de la oficejo de la Ĉina Ŝtata Konsilantaro pri aferoj de elmigrintaj ĉinoj kaj ĉindevenaj fremdlandanoj, diris, ke la historio jam atestas kaj daŭre atestos, ke la granda evoluado de Ĉinio intime kunligiĝas kun la subteno kaj kontribuo de kelkdek milionoj da elmigrintaj ĉinoj kaj ĉindevenaj fremdlandanoj en la tuta mondo. La partolando kaj la popolo eterne memoros pri tio.
(el Ĉina Radio Internacia)
Redaktoro: Niu Xueqin |