2009-10-01
Novaj militekipaĵoj estis revuitaj en la celebrado por la 60-jariĝo de la Ĉina Popola Respubliko. Ĉiuj tiuj ekipaĵoj estis esploritaj kaj faritaj de Ĉinio mem, kaj 90% de ili unuafoje aperis antaŭ la publiko. Ili siaflanke spegulas freŝajn fruktojn de la scienca progreso kaj teknika renovigo kaj montras grandan atingon de la modernigo de la nacidefendo kaj armeo de Ĉinio.
Inter tiuj ekipaĵoj la novtipaj antaŭavertaj aviadiloj, militaŭtoj de la paraŝuta trupo, novaj radaroj, senpilotaj skoltaviadiloj, krozomisiloj, novtipaj militaviadiloj kaj tiel plu unuafoje aperis en la revuado.
En la lastaj jaroj ĉinaj trupoj estis ekipitaj per granda kvanto da altteknologiaj armiloj kaj ekipaĵoj. La ĉina armeo starigis modernan arsenalan sistemon kun novaj ĉefekipaĵoj, elektronik-informaj aparatoj kaj garantiaj instalaĵoj, kiuj povas liveri fortajn materiajn kaj teknikajn garantiojn kontraŭ minacoj al sekureco kaj por plenumi militajn taskojn.
(el Ĉina Radio Internacia)
Redaktoro: Wang Lihua |