2009-10-02
La 1-an de oktobro sur la placo Tian'anmen diversaj rondoj de Pekino mitingis por celebri la 60-an datrevenon de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko. Hu Jintao, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ŝtata prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris gravan parolon en la mitingo. Li diris, ke la ĉina popolo havas memfidon kaj kapablon bone konstrui sian patrolandon kaj fari sian kontribuon por la mondo.
Li diris, ke en la pasintaj 60 jaroj post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko la ĉina popolo venkis diversajn malfacilojn kaj riskojn, kaj atingis grandajn sukcesojn atentatajn de la tuta mondo; Ĉinio firme persistos en la socialisma vojo kun ĉinaj trajtoj, komplete sekvos kaj efektivigos la bazajn teorion, linion, programon kaj sperton de la partio, plue liberigos penson, daŭrigos la reformadon kaj pordomalfermon, movos la sciencan disvolvon, akcelos la socian harmonion, antaŭenigos la kompletan konstruadon de bonhava socio, senĉese kreos novan situacion de la socialismaj aferoj kun ĉinaj trajtoj, kaj skribos novan kaj belan paĝon de la popola vivo; Ĉinio firme persistos en la politiko de "paca unuigo kaj unu lando kun du socisistemoj", pluigos longdaŭrajn prosperon kaj stabilecon de Hongkong kaj Makao, antaŭenpuŝos la pacan disvolvadon de la rilatoj ambaŭflanke de la markolo Taiwan, kaj daŭre batalos por realigi kompletan unuiĝon de la patrolando.
(el Ĉina Radio Internacia)
Redaktoro: Niu Xueqin |