Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Revo pri komforta loĝejo (I)
2009-10-09

de Qiu Huanxing

 

 
 En la lastaj jaroj la domkonstruado de Pekino rapide progresis kaj la pokapa loĝareo de la pekinaj loĝantoj multe pliiĝis.

 

    Loĝado estas minimuma postulo de la ordinaraj ĉinoj de la antikveco. En la pasintaj 60 jaroj de post naskiĝo de la nova Ĉinio, precipe post ekpraktiko de la politiko de reformado kaj pordmalfermo, komencita fine de 1978, la loĝ-kondiĉoj de la ordinaraj ĉinoj fariĝis pli kaj pli bonaj, dum la pokapa loĝ-areo kreskis de 6.7 kvadrataj metroj en 1978 al proksimume 30 kvadrataj metroj en la kuranta jaro. Ne nur plivastiĝis la loĝ-areo, sed ankaŭ pliboniĝis la funkcioj kaj mediaj kondiĉoj de loĝ-domoj.

 

  

    Amara rememoro pri loĝ-domoj

 

    Koncerne loĝ-domojn, preskaŭ ĉiuj plenaĝaj loĝantoj de Pekino havas amaran rememoron.

 

Najbaroj en hutong-o de Pekino 

    Malnovaj pekin-anoj plejparte loĝis en kvadrata korto. Prenu mian kolegon s-ron Lu kiel ekzemplon. Lia familio loĝis en malgranda kvadrata korto en la orienta Pekino. La interna korto konsistis el ĉefaj kaj akcesoraj ĉambroj, en kiuj loĝis mastroj de la domo, kaj la gepatroj kaj gefratoj de mia kolego Lu, entute 7 homoj, vivis en du ĉambroj kun totala plankareo de 21 kvadrataj metroj en la ekstera korteto. Ilia loĝejo rigardanta al la nordo sin trovis tuj apud brua strato kaj ĉiam estis malhela, kaj plie ili ne havis sian propran kuirejon. Ili povis nur starigi fornon sub alero de la domo kaj tie preparis manĝaĵojn. Por iri al la komuna necesejo ili devis preteriri la ĉefajn ĉambrojn de la korto. Malgraŭ la maloportuneco ili ĝojis, ke ili havis sian propran loĝejon. La najbaroj ofte babilis en la korto kaj oni helpis unuj aliajn, vivis en harmonio. En la tuta korto estis dekkelkaj infanoj, ili saltadis super kaŭĉukaj ŝnuroj, kaŝludis, arbogrimpadis, piedpilkadis k.a. Ĉio ĉi tio postlasis al ili belan rememoron.

 

    Plenkreskis la infanoj kaj la du malgrandaj ĉambroj ne povis enteni tiel multe da homoj. Tio multe ĉagrenis la gepatrojn de Lu. En senelirejo ili decidis aneksi la spacon de la korteto: unue ili starigis budon en la okcidenta parto de la korteto kaj post kelkaj jaroj ili konstruis dometon kun kuirejo. Pasis pli da jaroj ili konstruis mansardon sur la dometo kaj la mansardo funkciis kiel dormejo de Lu kaj lia frateto.

 

Pro manko de loĝareo multe da loĝantoj mem konstruis dometon en la korto, kaj sekve de tio estiĝis tia aspekto. 

   

     Tiamaniere ili finfine havis sian dormlokon. La domo ja estis malgranda kaj malnova. En pluvaj tagoj, kiam la domoj likis, ili do devis cementi la tegmenton kaj ŝanĝi tegolojn kaj ene de la domo ili devis tapeti la plafonon. Se putriĝis kaduka kolono, ili devis subteni per kriko la trabon kaj anstataŭis ĝin per la nova. Tio ja estis granda laboro, kiu plenumiĝis post du tagoj, helpe de amikoj.

 

    La ŝtatoficistoj, instruistoj, kuracistoj kaj funkciuloj de ŝtataj entreprenoj plejparte loĝis en etaĝdomoj. Post naskiĝo de la nova Ĉinio, por enloĝigi funkciulojn el diversaj anguloj de la lando la registaro asignis certan monsumon al diversaj entreprenoj laŭ nombro de iliaj funkciuloj kaj la entreprenoj mem serĉis lokon por konstrui loĝdomojn kaj poste la entreprenoj distribuis la loĝdomojn al siaj funkciuloj laŭ nombro de la familioj. La funkciuloj devis pagi nur malaltan lupagon por la domoj. Sed pro la limigiteco de la asignita sumo de la registaro, tiam oni ne povis konstrui multe da loĝdomoj kaj plie tiam oni praktikis la idealiaman koncepton “unue produktado kaj poste vivkondiĉoj”, oni preteratentis la ĉiutagan vivon de la ordinaraj loĝantoj, kaj rezulte de tio ĝenerala manko de loĝdomoj vidiĝis preskaŭ en ĉiuj entreprenoj: Familianoj de tri generacioj loĝis en la sama ĉambro kaj multe da junaj homoj devigite foje-refoje prokrastis la geedziĝon pro manko de loĝejo kaj estis ja ne raraj fenemenoj, ke 20-30 familioj kune loĝis en domo kun komuna longa koridoro kaj estis peze turmentitaj de kuirfumo kaj petolado de infanoj.

 

    Mi edziĝis komence de 1970. Dank’ al granda penado mi havigis al mi malgrandan ĉambron kun 13 kvadrataj metroj. Post kelkaj jaroj miaj filo kaj filino naskiĝis kaj mia patrino venis de Guangdong-provinco por helpi min kaj mian edzinon en vartado de la infanoj. Tiam en mia malvasta ĉambro strikte kuŝis duloka lito, unuloka lito, du ŝrankoj, du bretaroj kaj unu tablo por skribado kaj manĝado. La ĉambro fariĝis plenplena tiel, ke oni malfacile sin turnis en ĝi. En la malgranda kuirejo komune uzata de mi kaj mia najbaro estis kuirfornoj, ŝrankoj de manĝilaroj. En la kuirhoroj mi devis peti la najbaron cedi lokon por iri en la kuirejon. Oni povas imagi, kiel okupita estis la necesejo komune uzata de 5 familioj en ĉiu mateno.

 

    Tia malfacilo troviĝis en multaj familioj. Prenu la domon, kie mi loĝis, kiel ekzemplon. Supre de mia loĝejo estis ĉambro okupata de mia sam-provincano. Lia loĝejo estis plenplena de litoj kaj aliaj mebloj. Liaj du filoj devis uzi etaĝliton. Malsupre de mia loĝejo estis tradukisto, kies gefiloj plenkreskis. Pro manko de la spaco li devigite apartigis la ĉambron per ŝrankoj kaj kurteno. Laŭ statistiko en 1978 la pokapa loĝareo de la urbanoj de Pekino estis nur 4.55 kvadrataj metroj

 

Redaktoro:Zhao Xi

 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng