Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Usona esperantisto vizitis Pekinon
2009-10-10

Enrique Ellemberg kaj lia edzino Vilma Ellemberg vizitas la redaktejon de El Popola Ĉinio.

 

    La 9-an de oktobro usona esperantisto Enrique Ellemberg kaj lia edzino Vilma Ellemberg vizitis la oficejojn de reta El Popola Ĉinio kaj la Ĉina Esperanto-Ligo. Ili restis en Pekino por kvin tagoj post 22-taga ŝip-vojaĝo de Vankuvero, Kanado, al Tianjin, Ĉinio. Krom famaj vidindaĵoj en Pekino, ili vizitis ankaǔ la Esperanto-sekcion de la Ĉina Radio Internacia kaj kunsidis kun pekinaj esperantistoj. Antaǔ pli ol 20 jaroj Enrique Ellemberg komencis korekti Esperantajn ekzercojn per poŝto por la usona Esperanta organizo. La 18-an de julio de 1996 li publikigis Esperantan retpaĝon. Nun ĝi estas (http://www.esperantofre.com/eks)

    Ĝi estas retpaĝo ankaǔ por trovi Esperantajn korespondantojn. Dum la 12 monatoj de aǔgusto 2008 ĝis julio 2009 Enrique ricevis 275 petojn. Dum la lastaj 4 monatoj la nombro de ricevitaj lecionoj multe kreskis, kaj lia tempo ne sufiĉas por korekti ĉiujn. Nuntempe li komencis peti helpon de aliaj esperantistoj, por ke ili korektu la lecionojn de kelkaj el la lernantoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

 

 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng